Antikva Ĉina Kaligrafio

Definition

Mark Cartwright
by , translated by Manuel Luján
published on 16 October 2017
Calligraphy by Cai Xiang (by Cai Xiang, Public Domain)
Kaligrafio de Cai Xiang
Cai Xiang (Public Domain)

Kaligrafio, kiu iĝis la plej grava antikva artformo samkiel pentrado, komencis esti atentinda afero dum la tempo de la dinastio Han (206 a.K. - 220 p.K). Ekde tiam kaj ĝis la moderna epoko, oni atendis, ke ĉiuj kleraj viroj kaj iuj aristokrataj virinoj estu spertaj pri ĝi. La bona kaligrafio estis pli ol skribi: ĝi temis pri rava kontrolo de la peniko kaj atento al komponaĵo. Tamen, la maniero skribi ankaŭ gravis: rapidaj, naturaj movoj estis idealaj. La tekniko de kaligrafio, ĝia filozofio kaj materialoj influis la ĉinajn pentrajn stilojn, ĉefe pri pejzaĝoj, kaj multajn el la antikvaj skribaj manieroj oni ankoraŭ nun imitas en moderna ĉina skribado.

Materialoj

La tre flekseblaj penikoj, kiujn oni uzis por kaligrafio, estis faritaj el besta hararo (malofte, el plumo) kun maldikigita fino kaj ligita al bambuo aŭ ligna tenilo. La inkon kreis la verkisto mem per frotado de besta aŭ planta materio miksita kun mineraloj kaj gluo kontraŭ malseka ŝtono. Ligno, bambuo kaj silko (ekde ĉirkaŭ 300 a.K.) kaj, poste, papero (ekde ĉirkaŭ 100 p.K) estis la plej ofte uzataj surfacoj por skribi, sed kaligrafion oni povis praktiki sur ĉiutagaj objektoj, kiel ventumiloj, ekranegoj kaj bildoj. Tamen, la plej bona materialo estis papero. La invento de papero de pli bona kvalito (kiun oni atribuas al Cai Lun, en 105 p.K.), kies sorbeco kaptis ĉiun nuancon de la strekoj, ebligis la evoluon de kaligrafiaj stiloj pli artaj.

Remove Ads
Advertisement

Metodoj apliki kaligrafion

Sperteco pri kaligrafio rapide evoluis, kaj ĝi iĝis unu el la ses klasikaj antikvaj artoj, same kiel ritoj, muziko, arkpafado, veturado de ĉaroj kaj matematiko. Kapablaj ĉinaj kaligrafistoj devis scipovi krei strekojn de pluraj dikecoj, subtilaj anguloj kaj fluaj konektoj inter ili (kaj precize enmeti ĉion en imagitajn spacojn de la folio) por krei estetike agrablan tuton.

Calligraphy Brushes
Strekoj de kaligrafio
Karl (CC BY-NC-SA)

Historiisto R. Dawson tiel priskribas la ravon de kaligrafio kreita de sperta peniko kontraŭ presita versio:

La presitaj signoj similas figurojn en Viktoriana fotografio, starantaj rigidaj, sed tiuj, skribitaj per peniko dancas en la pagoj kun la gracio kaj viveco de baleto. Oni asociis la belajn formojn de la ĉina kaligrafio kun naturaj belaĵoj, kaj oni pensis, ke ĉiun strekon inspiris natura objekto, kaj pro tio ili havis la energion de viva aĵo. Tial, ĉinaj kaligrafoj serĉis inspiron el la observado de naturaj aferoj. La plej fama el ĉiuj, Wang Xizhi, ŝatis rigardadi anserojn ĉar la graciaj kaj fluaj movoj de iliaj koloj memorigis lin pri la teno de la peniko. Oni kredas ankaŭ, ke la monaĥo Huai Su rimarkis la senfinan diversecon, kiun eblis atingi per la kursiva stilo konata kiel “herba skribado” rigardante la somerajn nubojn blovitajn de la vento. (201-202)

Kaligrafiaj skribsistemoj

Estis kvin ĉefaj sistemoj en la antikva ĉina kaligrafio:

  1. Sigela skribo (zhuan shu), uzata ekde ĉirkaŭ. 1200 a.K.
  2. Klerika skribo (li shu), uzata ekde ĉirkaŭ 200 a.K.
  3. Regula skribo (kai shu, zhen shuzheng shu), ekde ĉirkaŭ 200-400 p.K.
  4. Kursiva skribo (xing shu), ekde la 4-a jarcento p.K.
  5. Rapida skribo (cao shu), ekde la 7-a jarcento p.K.

La sigela skribo, kiel la nomo indikas, estis formala stilo, kiun oni uzis por sigeloj kaj aliaj oficialaj dokumentoj, ĉar ĝi havis strekojn de ebena dikeco kaj malmultajn ŝanĝojn de direkto kaj, pro tio, estis facile reproduktebla. Ankaŭ la klerika skribsistemo, kiu havis rektajn strekfinojn, estis formala sistemo, kiun nur skribistoj kaj oficistoj uzis por registrado. Poste, ĝi iĝis kutima sistemo por enskriboj. La sigela kaj klerika sistemoj reviviĝis kiel artaj skribsistemoj en la 17-a kaj 18-a jarcentoj p.K. La regula sistemo estis la plej uzata por presado kaj estas ankoraŭ la plej uzata nuntempe. La pli okulfrapa kursiva sistemo estis la plej kutima elekto por artaj esprimoj, kaj oni uzis ĝin ankaŭ por skribi notojn al la pentraĵoj. Laste, la rapidan sistemon, aŭ herban sistemon, oni nomis tiel ĉar ĝi estis la sistemo, kiun oni plej rapide povis skribi, kaj ankaŭ la plej libera pro tio, ke la artisto povis liberiĝi el konvencioj, kaj ofte estis malfacile kompreni la simbolojn.

Remove Ads
Advertisement

Li Po's Calligraphy
Kaligrafio de Li Po
Li Bai (Public Domain)

Tamen, ĉiu kaligrafo ja havis sian propran skribstilon. Iu kaligrafo eble preferis precizecon ol naturecon, okulfrapecon ol elegantecon, aŭ atenti pri la malplenaj spacoj de la verko. La historiisto M. Dillon klarigas, ke la skribojn oni juĝis ne nur laŭ estetiko:

Ĉar la skribmanieron de homo oni vidis kiel pruvo de temperamento, moraleco kaj edukiteco, la imperiestroj de la dinastioj Tang kaj Song ofte elektis siajn ministrojn laŭ la kvalito de ties kaligrafio… La vivo de la tradicio de kaligrafio estis subtenata de la penso, ke kaligrafio povis montri la verajn sentojn de ege sentemaj homoj per elfluado de spirito en specifaj momentoj. (37)

Famaj Kaligrafoj

Same kiel tiuj de aliaj artoj, la plej spertaj praktikantoj de kaligrafio iĝis famaj pro siaj verkoj kaj oni kopiis iliajn skribstilojn kaj uzis ilin por novaĵoj kiel presitaj libroj. La plej respektata el ĉiuj ĉinaj kaligrafoj, kiu estis jam menciita, estis Wang Xizhi (ĉirkaŭ 303 - 365 p.K.), sed li estis studento de Wei Shuo (272 - 349 p.K.). Restas neniu skribaĵo de la du kaligrafoj, krome, eble, de ekzistantaj kopioj de la verkoj de Xizhi. La filo de Wang Xizhi, Wang Xianzhi (344 - 388 p.K.), estis alia fama kaligrafo; oni kutime nomis ilin “la du Wang”. Zhao Mengfu (1254 - 1322 p.K.) estis alia fama kaligrafo, kiu desegnis tiom netajn signojn precize enmetitajn en kadrojn sur la paperon, ke oni uzis lian skribaĵojn por fari presajn tipojn.

Remove Ads
Advertisement
SKRIBAĴOJN DE LA SISTEMOJ KAJ STILOJ KREITAJ DE TIUJ MAJSTROJ ONI OFTE KOPIIS EN LIGNON AŬ ŜTONON POR KONSERVI ILIN.

Skribaĵojn de la sistemoj kaj stiloj kreitaj de tiuj majstroj oni ofte kopiis en lignon aŭ ŝtonon por konservi ilin kaj oni faris inkajn paŭsaĵojn (bei) el ili. Tiel, oni povis disdoni paperajn kopiojn kaj malpli spertaj kaligrafoj el ĉiuj lokoj povis imiti ilin. Tiuj kopioj estis utilaj por imperiestroj, kiuj volis plifamigi stilon dum sia regado, kaj ili iĝis valorega registro de la evoluo de la ĉina kaligrafio, kiun oni ankoraŭ nuntempe konsultas kaj imitas.

Ankoraŭ restas ekzemploj de fama kaligrafio en leteroj, antaŭparoloj de libroj, eroj de prozo, religiaj tekstoj, skribaĵoj sur pentraĵoj, surskribitaj steleoj, tomboŝtonoj kaj tabeloj, kien ŝtonhakistoj fidele kopiis la verkon de iu fama kaligrafo. Skribaĵojn faritajn per bela kaligrafio de famaj verkistoj oni kolektis en la antikveco, ĉefe en la librejojn de imperiestroj aŭ enterigitaj kun ili en iliajn tombojn. Tiuj skribaĵoj estis tiel multprezaj, ke oni faris falsaĵojn kaj vendis ilin kvazaŭ verajn al kolektistoj. Alia fakto, kiu montras kiel altvaloraj estis skribaĵoj de la estintaj grandaj majstroj de kaligrafio, estas tio, ke la signifo de la tekstoj estas ofte sengrava pri la prezoj kaj la volo kolekti ilin. Ekzistas eroj de tekstoj (tie), kiuj eble estas tre antikvaj kaj multekostaj, sed estas, fakte, ordinaraj komentoj pri la vetero aŭ notoj pri donacoj de oranĝoj.

Calligraphy by Wang Xizhi
Kaligrafio de Wang Xizhi
Wang Xizhi (Public Domain)

Influo sur Pentrado

La teknikoj kaj konvencioj de skribado poste influis sur pentrado, kaj kritikistoj serĉis la fortan uzadon de strekoj kaj ilian naturecon kaj diversecon por vidigi profundecon. Alia ekzemplo de la influo de la sperto de kaligrafio sur pentrado estas la graveco, kiun oni donis al la kunmeto kaj la uzo de malplenaj spacoj. Poste, kaligrafio estis tiom grava, ke oni uzis ĝin en pentraĵoj por priskribi kaj klarigi kion la rigardanto vidis, montri la titolon (kvankam nepre ne ĉiuj pentraĵoj havis nomon, donita de la originala artisto) aŭ registri la lokon, kie oni verkis ĝin, kaj por kiu homo. Finfine, tiuj skribaĵoj kaj poemoj iĝis esenca parto de la tuta verko kaj neapartigebla parto de la pentraĵo.

Remove Ads
Advertisement

Posedantoj kaj kolektantoj ankaŭ emis aligi pliajn enskribojn, kaj ankaŭ aldonis erojn de silko aŭ papero al la originala verko por kunmeti ilin. Ekde la 7-a jarcento p.K, la posedantoj kutime enmetis sian propran sigelon per ruĝa inko, ekzemple. Se verkon akiris nova posedanto, tiu posedanto aligos sian sigelon, kaj pro tio, oni ofte povas scii multjarcentan historion de la posedo de la verko. Ŝajnas, ke la ĉinajn pentraĵojn, oni ĉiamdaŭre traktu kaj plibeligu per kaligrafio.

Remove Ads
Advertisement

About the Translator

Manuel Luján
Mi estas certigita tradukisto (el la angla al la hispana kaj reen) sperta pri jura tradukado, diplomita de la Universitato de Bonaero. Interesas min fremdaj lingvoj kaj la antikva historio.

About the Author

Mark Cartwright
Mark estas historia verkisto kaj loĝas en Italio. Liaj interesoj estas ceramiko, arĥitekturo, monda mitologio kaj malkovri la ideojn, kiujn ĉiuj civilizacioj kunhavas. Li posedas magistran titolon pri politika filozofio kaj estas la Direktoro de Publikigo de WHE.

Cite This Work

APA Style

Cartwright, M. (2017, October 16). Antikva Ĉina Kaligrafio [Ancient Chinese Calligraphy]. (M. Luján, Translator). World History Encyclopedia. Retrieved from https://www.worldhistory.org/trans/eo/1-16391/antikva-cina-kaligrafio/

Chicago Style

Cartwright, Mark. "Antikva Ĉina Kaligrafio." Translated by Manuel Luján. World History Encyclopedia. Last modified October 16, 2017. https://www.worldhistory.org/trans/eo/1-16391/antikva-cina-kaligrafio/.

MLA Style

Cartwright, Mark. "Antikva Ĉina Kaligrafio." Translated by Manuel Luján. World History Encyclopedia. World History Encyclopedia, 16 Oct 2017. Web. 05 May 2024.